Vagadi sencele

Fini^gis laboro kaj estas vespero.
Necesas jam hejmen iri.
Sed mi hodiaù promeni preferas,
delonge mi tion deziras.

Por tempo nelonga problemojn forgesi,
sidante sur benko sole,
kaj ne rapidi ien sukcesi,
iri kien mi volas.

Vagadi sencele, ^gis nokta mallumo
agordi animon minore
kaj foliumi kiel albumon
foliojn de mia memoro.

Kaj mian doloron ne povos kuraci
e^c tia ^carma vespero.
Mi scias, mi scias: animtrankvilecon
mi trovos somere, somere.

Mi morgaù revenos al miaj problemoj,
sed dume mi estas libera,
ne rapidante duope promenas
mi kaj mia espero.

Teksto kaj melodio: ^Jomart Amzejev

Melodio. (Kantas ^Jomart Amzejev kaj Nata^sa Gerla^h)

El la sonkasedo «Folioj de mia memoro», kopirajto ^ce ^Jomart Amzejev kaj Eldonejo Societo Esperanto, Box 7502, S-20042 Malmö, Svedio.

MUSIKK