La cxi-suba novelo de Jardar Eggesbø Abrahamsen estas antawe publikigita en la periodajxoj Sunnmørsposten en julio 1987 (norveglingve) kaj Monato en aprilo 1989 (Esperante). Jen plibonigita prezento.

Dek minutoj

«Kia idioto!» Franko diris tion. Edvardo konis la vocxon. Li awdis, ke ili parolas pri li. Kunlernantoj.

Edvardo staris ekster la lernejo. Estis dudek post la oka lundomatene, kaj li nur atendis, ke la sonorilo komencu la unuan lecionon. Li devis travivi cxi tiujn dek minutojn. Li ne povis rezigni nun, nur du monatojn antaw la fino de la lasta lernejojaro. Jes imagu: Dum preskaw naw jaroj li estis lernanto.

«Rigardu lin! Kia strangulo; li ja fiksrigardas la aeron. Kia senindulo!»

Nun estis Rolfo.

Edvardo dawre movadis siajn okulojn. Cxu li nenien povis iri? Eble malantaw la lernejon. Tie li almenaw estus lasata en paco. Kvankam ­ en paco li ja estis. Cxu li preterpasu la angulon?

Edvardo ekiris kontraw la angulo. Tempete li fermis siajn okulojn. Cxu li ja povis awdi ilin? «Kien li nun volas?» Ili iomete ridis.

Li proksimigxis al la angulo. Baldaw, baldaw li estos malantaw gxi, baldaw, baldaw. Sed ne. Cxar tie staris iuj sepaklasanoj, gxuste cxe la angulo. Johano rigardis al li per akraj okuloj, turnis sin al la aliaj, flustris iujn vortojn, kaj tiam ridis cxiuj. Ili ridis. Ili montris al li kaj ridis.

Edvardo jam haltis. Nun li turnigxis, reiris al Franko, Rolfo kaj la aliaj. Cxi tie la vento almenaw ne estis tiel morda.

«Rigardu, nun li revenas. Kio estas al li?»

«Li cxiam estis tia, cxiam same malnormala kaj stranga.»

Hanso interrompis: «Sed cxu vi neniam provis instrui al li, kiel konduti, vi kiuj ja estas liaj najbaroj?»

«Ho jes, fojfoje,» asertis Franko, «cxiun tagon kiam ni vidas lin, sed li nur ignoras nin, kiel estus li surda. Rigardu nun... Edvardo! ­ Cxu vi komprenas? Li nur staras tie kaj vidadas eksteren en la vastan aeron. Ne, tutcerte ne estas multe en tiu kapajxo!»

Edvardo bone awdis, kion ili diris. Sed kion li povis fari? Kaj cetere ili ja pravis. Estis lia kulpo, cxio. Li estis tro sentema. Ili ja ecx demandis lin, cxu li dezirus kunveni kaj piedpilkadi. Kiom da fojoj ili ja jxetis tion post li, kiam li preterciklis, ke li venu piedpilkadi? Li nur ne povis. Ne povis. Li nu certe estis tro sentema.

Denove Edvardo malrapide rigardetis malsupren al lia horlogxo. Cxu la sonorilo neniam sonoru? Estis dudek kvin post la oka. Ankoraw kvin minutoj restis. Li enspiris profunde. La aprila cxielo estis nuba. «i portis neniun spuron de suno, kien ajn li sin turnis. Restis kvin minutoj. Kvin minutoj. Li povis cxi tion multajn fojojn antawe. Li nu devus povi ankaw nun.

«Nun li denove rigardas sian horlogxon. Cxu li ne estas inteligenta, aw cxu eble al li mankas memoro?»

«Cxu vi dubas, Francxjo? Lia kapo estas la problemo,» konstatis Rolfo. «Li ja estas nur tute idiota: Li ne sxatas piedpilkadon, li ne sxatas polmoludon, kaj dum voleo li estas kvazaw dungata de la kontrawuloj. Kaj li ankaw ne awskultas niajn konsilojn. Vi ja scias.»

Tio estis vero. Edvardo ne estis sportisto. Sed idiota? Li ne nur povis turnigxi kaj paroli. Li sciis, al kio kondukus tio. Kaj gxuste tion ili ja deziris atingi.

Edvardo vidis eksteren en la aprilan aeron. Nun la cxielo ne plu estis tiel nubpeza. Ie tie oriente la nuboj estis pli helaj ol aliloke. Kaj tiam ili kvazaw glitis flanken, kaj tie estis la suno. Edvardo arde deziris rideti. Sed li ne povis. Li ne povis rideti. Ne dum la aliaj rigardis.

«Diable, la suno trafas miajn okulojn.»

Edvardo rigardis sian horlogxon. Dudek naw post la oka. Restis unu minuto. Sesdek sekundoj.

Duona minuto. Tridek. Edvardo ekiris kontraw la pordo. Estis duono post la oka. La sonorilo sonis. Nun estis sekvontaj kvardek kvin minutoj da matematiko, antaw nova meritita pawzo. Pawzo dekminuta.