Kiel fartas vi?

Nu, kiel fartas vi, amik',
nu, kiel fartas?
^Cu ne forgesis kiel brig'
de bordo startas?

^Cu vi memoras, kiel ni
vivis libere?
En mondo regis harmoni',
en ni espero.

La tuta viv' atendas nin
kaj tiam ^sajnis,
ke tridekjaro estos fin'
por viva trajno.

Ke estos bela horizont'
dum multaj jaroj,
kaj ne vizitis nin bezon'
kaj la eraroj.

Ni multon havis por feli^c',
por nia famo,
kaj ne ekzistis supersti^c'
por ni krom amo.

Jes, nun aliaj estas ni,
sed malgraù tio
mi amas vin, vi amas min,
kaj amos ^ciam.

Nu, kiel fartas vi, amik',
nova^joj kiaj?
Delonge ne ricevis mi
leterojn viajn...

Teksto kaj melodio: ^Jomart Amzejev

Melodio.

El la sonkasedo «Folioj de mia memoro», kopirajto ^ce ^Jomart Amzejev kaj Eldonejo Societo Esperanto, Box 7502, S-20042 Malmö, Svedio.

MUSIKK