![]() Albert Seljeflot en 1990 Fotis: Hans Martin Dypvik (arhxivo de Sunnmørsposten) |
Albert naskigxis en 1914, kaj partoprenis kurson de Esperanto en Molde en la jaro 1937. Li estis tajloro, naskigxis la regiono Romsdal, sed ek de 1946 li logxis en Ørsta en la najbara regiono Sunnmøre, kune kun sia edzino, kiu mortis antaù kelkaj jaroj.
Mi unuafoje parolis kun Albert en marto 1988. Mi estis komencanto pri Esperanto, kaj mi dum tiu tempo lernis kiel veturigi aùton. Tiu trafika lernado okazis en Ørsta, unu kaj duona bushorojn for de mia tiama hejmo. Jam NEL donis al mi lian nomon, li estis la plej proksima esperantisto, kaj mi bone rememoras la unuan telefonalvokon. Mi prezentis min en la norvega, kaj Albert, kiu ja ne konis min, demandis, al kiu mi estis planinta telefoni. Mi respondis: Al Albert Seljeflot. «Do vi tamen telefonis al la gxusta numero,» li respondis. Tiam mi transsxaltigxis al Esperanto, kaj demandis: «Cxu vi parolas Esperanton?» Albert tuj jesis en Esperanto. Jen mi unuafoje parolis Esperanton kun alia homo.
Ni baldaù renkontigxis. Li venis al la bushaltejo, kaj ni rekonis unu la alian pro la verdaj steloj. Jen mi unuafoje ankaù renkontis alian esperantiston. Li invitis min al sia hejmo, flava domo malgranda tuj apud la cxefstrato. Ni parolis pri multaj aferoj, kaj li donacis al mi Esperantajn periodajxojn.
En 1991 ni partoprenis la UK-n en Bergen. Malgraù nia duonjarcenta agxodiferenco tio estis la unua UK por ni ambaù. Per tiu kongreso plenumigxis unu el liaj vere grandaj revoj. Dum la kongresa balo li konfesis al mi: «Mi fartas tre bone.» Li estis entuziasma pri siaj kongresaj spertoj, kaj nun sercxis latvinon, kiun li ekkonis la tagon antaùe.
Dum la lastaj jaroj de sia vivo li multe vojagxis. Post mia translogxigxo al Trondheim en 1992 Albert kaj mi renkontigxis pli malofte, sed kiam mi fojfoje estis en Ørsta, mi vizitis lin, kaj nepre surprize.
Lia vivo finigxis subite. Lia koro simple cxesis bati, kaj li mortis ankoraù sidante en sia sofo. Li mortis, sed por mi li estis la komenco de mia Esperanta vivo.
Pacon al lia memoro.